INFORMO

La urbo Murmansk (ruse Мурманск) lokiĝas en ekstrema nordo de Ruslando, sur Kola duoninsulo (69°N 33°E) ĉe bordo de Kola golfo. Haviĝas flughaveno, fervoja stacio, fiŝkapta, komerca, pasaĝera marhavenoj. La Murmanska regiono havas komunan limon kun Norvegio kaj Finnlando. Veturado per trajno el ruslanda ĉefurbo Moskvo ĝis Murmansk okupas ĉirkaŭ 36 horojn, flugado per aviadilo - ĉirkaŭ 2 horojn.

Murmano (ruse Мурман) - ĉi tiu vorto estas unu el historiaj nomoj de teritorio ligita kun norda bordo de Kola duoninsulo (per ĉi vorto iufoje estas nomata ankaŭ tuta Murmanska regiono). Oni ne asociu ĝin kun "ano de iu Murmo", nek des pli kun "mura mano" :-) .

Iomete pri kluba historio. La Klubo estis fondita en februaro de 1988a jaro post 2-semajnaj lingvaj kursoj, okazigintaj sub gvido de Elvira GACENKO (el urbo Volĵskij). Ŝin invitis en Murmanskon laŭ interkonsento kun Junulara kulturcentro esperantisto el la sama urbo Dmitrij LYSENKO, servinta tiam en la Norda Floto. La 25an de februaro 1988 post la lasta leciono estis fondita E-Klubo kaj elektita unua prezidanto Dmitrij BUBNOV. Ĉi tiu dato estas naskiĝtago de nia Klubo, celebrata ĉiujare.

Sed tamen antaŭnelonge, dank' al la helpo de la Muzeo de la historio de popola klerigado de la Murmanska Ŝtata Humanisma Universitato, ni eksciis, ke ni havas antaŭulojn. En marto de la antaŭlonga 1921a jaro esperantisto el Vologda gubernio Miĥail Ivanoviĉ SUĤOVSKIJ organizis en Murmansk vesperan kurson de la lingvo. Por precizigi pluajn sortojn de la kurso kaj de la kursanoj estas postulata la arkiva laboro; kaj ies ajna kontrubuo tre ĝojigos nin, se iu havas informon pri historio de la esperanto-movado en Murmansk kaj en la regiono.

Kie kunvenas la klubanoj? Nun la klubo aktivas ĉe la fako de fremdlandlingva literaturo en Murmanska Regiona Scienca Biblioteko ĉiusabate ekde 14a ĝis 17a horo (en la literatura salono sur 4a etaĝo aŭ, se ĝi estas okupita, en alia ĉambro laŭ interkonsento kun bibliotekistoj - la kunvenlokon bonvolu precizigi en la fako de fremdlandlingva literaturo). Dum kunvenoj samtempe plenumiĝas baznivela e-kurso. Somere de junio ĝis septembro okazas konsultadoj por interesiĝantoj, komunaj renkontiĝoj, piknikoj eksterurbe.

Ĉe la retpaĝaro de la Murmanska Regiona Scienca Biblioteko en la rubriko «Polyglot» estas kreita informiga rubriko "La Planedo de Esperanto" (en la rusa), dediĉita al la lingvo kaj al la Murmanska E-Klubo, pro kio al la estraro de la Biblioteko, al la Fako de la fremdlandlingva literaturo kaj al partoprenintoj en kreado de ĉi rubriko ni esprimas omaĝon kaj dankemon!

Z-Tago, decembro 2005
Membroj de E-Klubo kaj invititaj gastoj
dum festado de Zamengof-tago la 17an de dec. 2005

Membrostato kaj partopreno en ruslandaj kaj internaciaj aranĝoj. Multaj murmanskaj esperantistoj membras en REU (Rusia Esperantista Unio), estas ankaŭ membroj de UEA (vidu: REU-membrolistoMurmanska EK - kun fotoj).

Partopreno de murmanskanoj en aranĝoj de esperantistoj:
Jaro Urbo, lando Aranĝo Kvanto de
partoprenintoj
2004 Bejing, Ĉinio Universala kongreso (UK-89) 1
2005 Vilnius, Litovio Universala kongreso (UK-90) 2
2006 Firenze, Italio Universala kongreso (UK-91) 2
2007 Yokohama, Japanio Universala kongreso (UK-92) 3
2008 Tarĥankut, Krimeo Internaciaj Esperanto-Tagoj 1
2009 Bialystok, Pollando Universala kongreso (UK-94) 3
2011 Tromsø, Norvegio Ĝenerala kunveno de la Norvega Esperanto-Ligo 1
2011 København, Danio Universala kongreso (UK-96) 1
2013 Reykjavik, Islando Universala kongreso (UK-98) 1
2014 Buenos Aires, Argentino Universala kongreso (UK-99) 1
2015 Lille, Francio Universala kongreso (UK-100) 1
2017 Seoul, Suda Koreio Universala kongreso (UK-102) 1
2018 Lisbono, Portugalio Universala kongreso (UK-103) 1
2023 Kazano, Rusio Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-2023) 1

Liberaj vojaĝoj. Unu el aktivuloj de la Murmanska EK krom posedo de Esperanto kaj kontaktoj en gastiga reto "Pasporta servo" vaste praktike uzas ankaŭ petveturadon por vojaĝi ene de Rusio kaj eksterlanden: Eŭropo, Latina Ameriko (Ekvadoro, Peruo, Meksiko), proksima kaj meza Oriento. La scipovo pri petveturado helpis al li viziti la Internaciajn E-Tagnoktojn, okazintaj en Tarĥankut (Krimeo, Ukrainio); en la 2010a - Iranon kaj Turkion, kaj en la 2011a - plenumi longvojan vojaĝon el Murmansk ĝis Italio (insulo Sicilio) tra Norvegio, Svedio, Germanio, Aŭstrio; en la 2012a jaro li sukcese vizitis Meksikon.